Saltu al enhavo

Antaŭa Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antaŭa Aŭstrio ĉirkaŭ 1780: tiam jam ekzemple ĉiuj posedaĵoj okcidente de la Rejno, en Alzaco kaj ĉirkaŭ Belfort estis konkeritaj de la reĝlando Francio

Antaŭa Aŭstrio, germane Vorderösterreich, antaŭe ankaŭ die österreichischen Vorlande, estis komuna nomo por la iamaj Habsburgaj posedaĵoj okcidente de Tirolo kaj Bavario. Tiu iama landoparto de la Habsburga monarĥio situas hodiaŭ ĉefe en Svisio, en Vorarlbergo, en Alzaco, ĉirkaŭ Belfort, en suda Baden-Virtembergo kaj en bavara Ŝvabio.

En la iama Antaŭa Aŭstrio situas la praaj posedaĵoj de la Habsburgoj, kiel la kastelo Habsburgo en Argovio. Inter la 13-a kaj la 19-a jarcento, ĉiuj antaŭaŭstriaj teritorioj escepte de Vorarlbergo transiris al aliaj regantoj, dum la kerno de la habsburga potenco moviĝis orienten al regnoj kiel Aŭstrio kun Karintio kaj Stirio, Bohemio (dumtempe ankaŭ kun Silezio) kaj Hungario kun Galicio kaj Transilvanio. De la 14-a ĝis la 19-a jarcento Antaŭa Aŭstrio apartenis al la Sankta Romia Imperio.

Grava urbo en Antaŭa Aŭstrio estis Freiburg im Breisgau. Inter la jaroj 1769 kaj 1805 la urbo Ehingen (Danubo) estis la administra centro de la regnoparto - ankaŭ ĝi post la napoleonaj militoj perdiĝis kaj iĝis parto de la Duklando Virtembergo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]